Titus Maccius Plautus
EL «LA SUPERGLORA SOLDATO»

ROLANTOJ:
  • PYRGOPOLINICES
  • ARTOGROTUS
PYRGOPOLINICES:
He, zorgu, ke mia ŝildo estu pli brileganta
ol la radioj de la plej ŝvitiganta suno,
kaj se ĝin en la batalo korpo-ĉe-korpa mi uzos,
ĝia lum' estingu l' okulo-lumon de l' malamikoj.
Kaj ankaŭ mian glavon mem konsoli mi volas,
ke ĝi ne lamentu, nek jam senkuraĝiĝu anime,
ĉar, kompatinda, ĝi longe ferias jam ĉe mi,
dum ja farĉaĵon fari ĝi volus el malamikoj!
Sed kie Artogrotus?
ARTOGROTUS:
                  Jen, ĉe la flank' de la viro
fortega kaj feliĉega, reĝa laŭ staturo,
heroa, kia Mars' ne kuraĝas nomi sin,
nek al vi sin kompari laŭ la virto kuraĝa!
PYRGOPOUNICES:
Ĉu ne lin mi savis en la Kurbakukurba kampo,
dum Bumbatapro Glorosaturmasakrestido,
la nepo de Neptun' militestre ĉefkomandis?
ARTOGROTUS:
Ho jes, mi memoras lin! Tiu orarmita viro,
kies legiojn per la spiro vi tuj disblovis,
kiel la vent' la foliojn aŭ la tegmentpajlon.
PYRGOPOUNICES:
Eh, neniaĵo!
ARTOGROTUS:
            Nenio, jes ja, se nur mi povus
rakonti l' aliajn, kiujn... (tute ne faris vi.
Se iam homon pli mensogsaturitan kaj
pli vante fanfaronantan iu vidis jam,
ja min tiu havu, sklave mi tuj transdonos min!
Se nur ĉe li damne ne gustus bone l' olivkompoto.)
PYRGOPOUNICES:
He, kievijam?
ARTOGROTUS:
            Jen! Kaj l' elefanto en Hindujo!
Per nura pugno al ĝi la brakon rompis vi.
PYRGOPOUNICES:
Ĉu brakon?
ARTOGROTUS:
            Ho, la femuron diri mi volis, jes.
PYRGOPOLINICES:
Kaj nur tre mole mi batis.
APTOGROTUS:
            Certe, se vian forton
vi uzus, via brako la haŭton, ventron rompus.
kaj transen tra la buŝ' elefanta ĝi dirus.
PYRGOPOLINICES:
Nilasu.
ARTOGROTUS:
            Certe, jes. Kial al mi rakontus vi?
Pri ĉiu via heroaĵo mi scias bone.
(Plago, plaĉu nun pro la ventro! Orelu, oreloj,
ke tiel al mi bonan bulon havu la buŝo,
konfirmi mi devas ĉion ajn de li mensogatan.)
PYRGOPOLINICES:
Nun, kion diri?
ARTOGROTUS:
            Hem, hem, ĝin mi divenis jam.
Jen fakto, ĝin mi memoras.
PYRGOPOLINICES:
                  Kion do?
ARTOGROTUS:
                        Ion ajn.
PYRGOPOLINICES:
Ĉu havas do vi?
ARTOGROTUS:
Tabulon? Jen ĝi kaj ankaŭ stilo.
PYRGOPOLINICES:
Travidas lerte mian animon via animo.
ARTOGROTUS:
Ja decas al mi koni kutimojn viajn kaj
plej zorge tuj eĉ priflari, kion vi deziras.
PYRGOPOLINICES:
Nu, kion do vi memoras?
ARTOGROTUS:
                  En Cilicio cent
kaj kvindek, krome en Skitolatronio cent,
kaj tridek sardoj plus sesdek makedonoj, jen —
tiom da homoj vi mortigis en unu tago!
PYRGOPOLINICES:
Do, kiom sume ĉi tiuj homoj?
ARTOGROTUS:
                        Nu, sep miloj.
PYRGOPOLINICES:
Jes ja, precize! Bonega estas la kalkulo!
ARTOGROTUS:
Kaj ĉio sen ia skribo! Mi tamen ĝin rememoras.
PYRGOPOUNICES:
Bonega memoro, je Pollux!
ARTOGROTUS:
                  (Helpas bona bulo.)
PYRGOPOLINICES:
Dum tiel plue vi faros, manĝo al vi ne mankos,
ĉe mia tablo vi ĉiam havos por vi lokon.
ARTOGROTUS:
Nu, kaj en Kappadocio, kie per unu frapo
vi murdus kvindek, se nur via glav' ne malakrus.
PYRGOPOLINICES:
Planduloj povraj ili estis, restu vivantaj.
ARTOGROTUS:
Ĉu mi diru, kion scias jam ĉiu homo:
Pyrgopolinices estas unika sur la tero,
nesuperebla en ag', en belo kaj en kuraĝo!
Ĉiuj virinoj adoras vin kaj ne malprave,
vin, tiel belan! Jen, hieraŭ ili tiradis
min je l' mantelo...
PYRGOPOLINICES:
                  Kaj kion ili diris do?
ARTOGROTUS:
Demandoj svarmis. Unu demandis: "Ĉu li ne
Aĥilo estas mem?" Mi rediris: "Lia frato".
"Ho, je Kastoro — l' alia diris — kia belulo,
kaj kiel nobla! Vidu la buklojn — vera ravaĵo!
Feliĉaj, kiuj povas en lia lito kuŝiĝi!"
PYRGOPOLINICES:
Ĉu vere?
ARTOGROTUS:
            Jes, ili petegis ambaŭ, ke hodiaŭ
en triumfmarŝo mi tie ĉi vin preterkonduku,
PYRGOPOUNICES:
Ho, kiel ĝene esti tia belulo!
ARTOGROTUS:
                  Nu, certe.
Min ili molestas pete, petege kaj postule,
ke vin mi al ili lasu vidi kaj prezentu.
Eĉ por komisioj viaj tempo ne restas al mi.
PYRGOPOLINICES:
Nu, estas tempo, ke al la forumo mi iru jam,
kaj ke tiujn latronojn, kiujn sur la tabelo de varbo
hieraŭ mi kunskribis, nun mi salajru tie.
Ĉar reĝo Seleŭko tre insiste ja petis min
pri varbo kaj kunskribo de bando da solduloj.
La tutan tagon do mi dediĉos al lia servo.
ARTOGROTUS:
Do, ni ekiru jam.
PYRGOPOUNICES:
(en la malplena scenejo)
                  Satelitoj, sekvu min!